Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/327

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

adoj, en kiuj la aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn ĉiu el ili dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.

La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla. Tial ili decidis proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion[1].

La kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj homaranoj devigis ilin elpaŝi kun sia programo pli frue, ol ili intencis. En la celado al libereco la popoloj komencis persekutadi unu alian aŭ serĉadi pseŭdo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke ĉiuj kompromisoj estas maljustaj kaj nefortikaj, kaj ke honesta kaj fortika libereco povas esti atingita nur per absoluta justeco kaj egaleco, sed ne per modifikado de kruda besta forto, por kiu ekzistas nur la demando „kiu kie super kiu kaj en kia grado devas regi“. Ĉar ekzistas homoj, kiuj meze de la aperinta intergrupa ĥaoso serĉas la veron kaj dezirus scii unu pri la alia, tial la homaranoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas, aliĝi al ili.

La homaranoj faras al si neniajn iluziojn kaj tial ili timas nenian disreviĝon. Ili konscias tre bone, ke ilia voĉo longe restos voĉo krianta en la dezerto, ke longan tempon ili estos tre malgrandnombraj kaj la mondo ilin mokados kaj nomados ilin utopiistoj, kiuj batalas por afero, kiu „ne havas eĉ la plej malgrandajn ŝancojn de sukceso“. Sed la homaranojn tio ĉi tute ne malkuraĝigas. Ĉar la homaranismo estas ne „entrepreno“, kies valoro dependas de ĝia atendata sukceso aŭ malsukceso, sed nur „principaro“, kaj ĉiu homo fortike kon-

  1. Oni ne devas intermiksi la homaranismon kun la esperantismo! Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la homaranismo.