Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/335

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉu oni povas nei, ke laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj havas egalajn rajtojn pri la lando de ilia naskiĝo tiel same, kiel ĉiuj infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj ĉia alia parolado estas barbaraĵo, kiu nin ne indignigas nur tial, ke ni ne pensas pri tio ĉi?

Se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon, ke estus tute pardoneble, se ili profunde kredus, ke lando kaj lingvo kaj religio estas identaj; sed kiu loĝas en lando, en kiu kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo, tiu ne povas dubi pri la sole vera principo de la intergenta moralo.

Kaj se ni eĉ ne volas jam pensi pri moralo kaj justeco absoluta, al kiu ni ankoraŭ ne alkutimiĝis kaj kiu tial sonas en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare, se ni volas ĉion juĝi nur laŭ niaj kutimoj, tiam ni ja ankaŭ devas ellabori en ni respondon al la sekvanta demando: se ĉiu loko de la tero devas aparteni al unu gento, tiam al kiu gento ĝi devas aparteni? Ĉu al tiu gento, kiu antaŭe posedis la landon? En tia okazo cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko. Ĉu al tiu gento, kiu nun posedas la landon? En tia okazo en ĉiuj gubernioj de la okcidenta Rusujo ĉiuj urboj (krom Varsovio) devas aparteni al la hebreoj, kaj ĉiuj nehebreoj devas esti rigardataj tie kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo. Kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel estas oportune por li. Ekzemple, rusaj „patriotoj“ diras, ke la tuta „rusa“ regno tute nature devas aparteni nur al la „rusoj“; pola patrioto diras, ke en „Polujo“ ĉiuj devas esti poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj patriotoj diras, ke en siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj tamen en Palestino iam devas mastrumi nur la hebreoj… k.t.p. Ĉu vi ne vidas, kiel sensencaj kaj senmoralaj estas tiuj barbartempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj ? Ĉu vi ne vidas, ke ili ne sole estas krimo kontraŭ la pura moralo, sed ankaŭ konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj? Ĉu vi ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga intergenta principo devas esti „plena sendependeco de ĉiu lando de la religio kaj lingvo de ĝiaj loĝantoj?“ Ĉu vi ne komprenas, ke tiu ĉi principo estas atingebla nur tiam, kiam malaperos la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas?