Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/355

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

postulas de ili nur, ke apartaj ambiciaj personoj ne rompu kaj ne ŝanĝu ĝin sen komuna interkonsento, — tiu lingvo ne sole ekzistas kaj bonege funkcias, sed ĝi ankaŭ jam nun perfekte plenumas tiun rolon, pri kiu mi supre parolis, t. e. la rolon de interhoma fratiganto kaj de foriganto de ĉiuj muroj kaj malamo inter la gentoj. Kiu volas konvinkiĝi pri tio, kiel bonege tiu lingvo povas esti uzata egale de ĉiuj rasoj, kiu volas konvinkiĝi pri tio, kian grandegan gentunuigan forton posedas tiu neŭtrala, al ĉiuj egale apartenanta lingvo, tiu ne agu kiel tiuj scienculoj, kiuj post kelkjara bonega funkciado de fervojo verkis grandajn traktatojn pri neebleco de fervojo; li ne diskutu teorie, ne babilu pseŭdosciencajn frazojn pri rasaj apartaĵoj, sed li vizitu unu el la ĉiujaraj universalaj kongresoj de esperantistoj; li vidos tie la perfektan harmonion inter la gentoj; li vidos per siaj propraj okuloj kaj aŭdos per siaj propraj oreloj, kiel la interrilatado sur neŭtrala, neniun humiliganta fundamento absolute forigas kaj forgesigas ĉiujn barojn kaj fremdecon inter la gentoj — kaj tiam li komprenos, kion la homaro bezonas, por atingi fine pacon inter la gentoj.

Tion, kion la homaro bezonas, ni ne devas nun plie deziri, ni ne devas kun granda malfacileco kaj duba rezultato provi ĝian kreadon — ĉar ĝi jam ekzistas, kiel senduba, plene palpebla fakto. Ni devas nur subteni ĝin.

Neniaj kompromisaj paliativoj, neniaj sagacaj politikaj kontraktoj donos pacon al la homaro. Sed ju pli la esperantismo fortiĝos en la mondo, ju pli ofte la homoj el diversaj gentoj kunvenados kaj interrilatados sur neŭtrala fundamento, des pli ili kutimos sin kompreni kaj ami, des pli ili sentos, ke ili ĉiuj havas egalajn korojn, egalajn mensojn, egalajn idealojn, egalajn suferojn kaj dolorojn, ke ĉia intergenta malamo estas nur restaĵo el la tempoj barbaraj. El tiu neŭtrala fundamento, kaj nur el tiu fundamento, iom post iom elkreskos tiu estonta unuigita kaj pure homa homaro, pri kiu revis la profetoj de ĉiuj gentoj kaj tempoj.

Se vi, membroj de la Kongreso de Rasoj, volas, ke viaj laboroj donu realajn fruktojn, vi scios, kion vi devos fari.


1915

N-ro 13.
Post la Granda Milito
Wüster: Dipl
Alvoko al la Diplomatoj

„The British Esperantist“ XI. 1915, paĝ. 51—55 (kun angla traduko).

„Esperanto“ (Genève) XII. 1915, paĝ. 42 (6)—43 (7).

„La Verda Standardo“, oficiala organo de la Hungarlanda Esp.-Societo 1915, n-ro 8, paĝ. 1—4.