Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/368

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 3.
7. Aŭgusto 1905

Parolado en la Unua Ĝenerala Kunveno
(Enkonduko de la „Deklaracio“)

Fr. Schneeberger en sia jam citita libro, paĝ. 16—18. (Komp. la fontindikojn al IV. 2.)[1]

La organizanta komitato faris al mi la honoron, elekti min kiel prezidanton de l’ kongreso kaj mi akceptis tiun ĉi rolon kun danko. Sed kompreneble mi sole estas tro malforta por konduki la aferojn de l’ kongreso; tial vi havu la bonecon, elekti kiel helpon por mi, kelkajn vicprezidantojn. Oni proponis al mi la nomojn, kiujn mi nun prezentas al vi. Estas:

s-ro rektoro Boirac el Francujo;

s-ro advokato Michaux, la organizanta prezidanto;

s-ro generalo Sébert, membro de l’ akademio;

s-ro kolonelo Pollen el Anglujo;

s-ro d-ro Mybs el Germanujo.

Nun tio ĉi estas la provizora oficistaro, kiun ni eble plenigos per la prezidantoj de la naciaj societoj en unu de la venontaj kunvenoj.

La temo de nia hodiaŭa parolado estas la „Deklaracio“. Sed antaŭ ĉio ni bezonas sekretariojn; mi proponas al vi kvar nomojn; estas:

s-ro Kühnl el Praha; s-ro Grabovski el Varsovio;

s-ro Dervaux el Bulonjo, s-ro Boulet el Bulonjo.

Nun mi petas la elektitajn personojn, veni al mi kaj doni al mi sian helpon.

Kelkajn vortojn mi devas nun diri pri la deziroj, kiujn esprimis malgranda kunveno de l’ aŭtoroj de projektoj. Ni havis tiun kunvenon antaŭ unu horo kaj, ĉar la diversaj projektoj estas la ĉefa afero de nia parolado en la kunvenoj, ni decidis esprimi al la kongreso la deziron, ke ni faru nur diskutadojn pri la projektoj, ne decidojn. Ĉar ŝajnis al ni, ke fari iun ajn decidon, estas tro frue. La projektoj ne estas pretaj por tio. Ni do faros nur diskutadojn kaj en la fino de l’ kongreso mi faros la demandon, ĉu vi akceptas mian manieron de konduko de l’ kongreso, ke ĉio dirita estas nur projekto aŭ propono; krom tio ni perdos tro multe da tempo por priparoli la diversajn temojn. Ni do parolu pri projektoj

  1. Ni dankas la fakton, ke ni ankoraŭ havas la tekstojn de tiu kaj de la sekvanta parolado n-ro 4, al la cirkonstanco, ke Fr. Schneeberger tre bone stenografis dum la kongreso.