Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/428

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

N-ro 5.
1902[1]

Al s-ro Paul Fruictier, Paris
(Pri la landnomoj)

Lingvo Internacia“ VII. 1902, paĝ. 85.

Kara sinjoro! — Via opinio pri la nomoj geografiaj estas tute ĝusta, kaj vian ideon pri la uzado de la aldono „lando“ mi plene aprobas. Laŭ la reguloj de Esperanto oni povas tute bone diri Franclando, Anglolando, Kanadlando, Perulando k.t.p.

N-ro 6.
1903[2]

Al s-ro Seynaeve

(Pri la eventuala aranĝo de internacia kongreso kaj pri la starigo de ia „Akademio“ aŭ „Centra Komitato“, kia nun estas nia „Lingva Komitato“.)

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 365-368.

(La letero unue aperis en „L’ Espérantiste, Jan. 1904. Do, ĝi supozeble estas skribita fine de 1903.)

Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de esperantistoj mi trovas tute bona. Sed, por ke la kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:

1e. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta festo de internacia frateco, por ke la gazetoj multe parolu pri ĝi kaj ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj neesperantistaj; — per unu vorto, ni devas fari grandan impreson kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.

2e. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo k.t.p.; sed nenion, absolute nenion oni devas paroli pri ŝanĝojplibonigoj! Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolute netuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝus proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.

Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo de ia konstanta „Centra Komitato“, kiu prezentus per si la plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi

  1. dato ne konata.
  2. dato ne konata.