Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/431

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povas mem krei laŭ sia bontrovo, tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu alia lingvo. Tiu ĉi permeso estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ĝi. Sed ĉar ne ĉiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj ĉar estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron de novaj vortoj sub la kontrolo de l’ aŭtoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo. Sed tiuj ĉi novaj vortoj, kiuj ne troviĝas en la Universala Vortaro, estas nur private rekomendataj, sed tute ne oficiale ordonataj! Nur rekomendataj, ne altrudataj! Kiu trovas ilin bonaj, povas ilin uzi, — kiu trovas ilin ne bonaj, povas ilin ne uzi kaj anstataŭigi per iaj aliaj vortoj. Sed pro la unueco de nia afero estas kompreneble dezirate, ke oni anstataŭu ilin per aliaj vortoj nur en okazo de ilia efektiva malboneco, sed ne pro simpla persona kaprico.


Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la esperanta vortfarado. Ili ja servas nur por la okazoj de efektiva bezono kaj garantias kontraŭ la Babilona konfuzo, kiu aperus, se en okazoj de bezono ĉiuj aparte kreus vortojn malegalajn: sed kiam oni tiujn vortojn ne bezonos, oni ilin ne uzas. Malbonaj aŭtoroj trouzos la uzadon de tiaj vortoj, sed sen ili la malbonaj aŭtoroj ja ankoraŭ pli multe difektus la lingvon; bonaj aŭtoroj ankaŭ nun skribas tiel same klasike kiel antaŭe, kaj se vi prenos ian bonan verkon verkitan nun kaj alian bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj, kiam ne ekzistis ankoraŭ la vortaroj de Beaufront, Cart, Jürgensen-Pagnier kaj aliaj, vi vidos, ke la lingvo en ambaŭ verkoj estas tute egala kaj en la daŭro de sia tuta ekzistado la lingvo neniom ŝanĝiĝis.

Vi timas, ke la posedanto de franca vortaro ne komprenos la posedanton de la iom pli plena vortaro germana, — sed via timo estas nur teoria; faru provon, kaj vi vidos, ke ambaŭ reciproke komprenos sin perfekte. Ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn kiuj ekzistas jam en la aliaj vortaroj, kaj tiamaniere la vortaroj en diversaj lingvoj tute ne diferencas inter si kaj tamen la lingvo konstante ĉiam pli kaj pli riĉiĝas, sen ia ŝarĝado de la lernanto (ĉar la plej granda parto de la novaj vortoj estas aŭ pure internaciaj, kiujn la vortaroj ne kreas sed nur fiksas, aŭ vortoj speciale sciencaj kaj teknikaj, kiujn la ordinara lernanto ne bezonas).

Mi tamen ripetas, kion mi supre diris: oficiala parto de la lingvo devas ĉiam resti nur la Universala Vortaro kaj la 16 reguloj