Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/432

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la gramatiko; ĉio alia, kion mi faras aŭ faros, devas esti rigardata ĉiam kiel farado privata, por neniu deviga. Sekve ankaŭ la novaj vortoj en la vortaroj estas de mi nur private rekomendataj (por ebligi kiel eble plej grandan unuecon en nia afero), sed ne oficiale altrudataj. Sekve se la esperantistoj por reciproka konsiliĝado venus al komuna interkonsento, ke la novaj vortoj devas esti evitataj aŭ anstataŭigataj per iaj aliaj, — mi nenion havos kontraŭ tio ĉi[1]. Laŭ mia opinio kaj deziro en Esperanto devas ekzisti ne persono leĝdonanta, sed nur ia unu fojon por ĉiam elektita libro leĝdonanta; ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj ne kiel leĝoj, sed nur kiel konsiloj de la plej kompetenta esperantisto.

Kun kora saluto…

P.S. Mi estus al vi tre danka, se vi volus sendi tiun ĉi mian leteron al la redaktoro de „Lingvo Intemacia“ kaj demandi lin en mia nomo, ĉu li ne trovos utila publikigi la leteron. Tio ĉi liberigus min de superflua respondado pri tiu sama temo al multaj personoj.

N-ro 9.
13. IX. 1904

Al s-ro J. Borel, Berlin

„Germana Esperantisto“ II. 1905 (Jan.), n-ro 1, paĝ. 3—4.

Kara Sinjoro Borel! — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke anstataŭ la malgranda folieto „Esperantistische Mitteilungen“ vi intencas nun komenci la eldonadon de pli granda gazeto sub la titolo „Germana Esperantisto“. Mi kore deziras al via entrepreno la plej bonan sukceson. Mi estas konvinkita, ke la sukceso certe venos kaj la „Germana Esperantisto“ fariĝos baldaŭ potenca kaj grava organo de ĉiuj germanaj grupoj esperantistaj. Ĉar vi posedas tre bone nian lingvon kaj via energio kaj sindoneco al nia afero estas jam sufiĉe pruvitaj, tial mi ne dubas, ke via gazeto estos tre bona kaj estus tre dezirinde, ke ĉiuj germanaj esperantistoj sin grupigu ĉirkaŭ via organo kaj zorgu pri ĝia florado.

N-ro 10
1905[2]

Al la redakcio de „Lingvo Internacia“

Wüster: Mandĵ

„Lingvo lnternacia“ X. 1905, paĝ. 68.

En la komenco de Januaro mi ricevis de mia milita estraro la ordonon forveturi al la milito Mandĵurujon kiel kuracisto; poste, pro la malforta stato de mia sano, oni min liberigis de tiu ĉi devo, kaj

  1. La publikigado de via artikolo sekve estus por mi absolute nenia malagrablaĵo.
  2. dato ne konata.