Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/433

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi povas nun trankvile daŭrigi mian laboradon por nia afero. Pro la alvoko kaj poste pro la liberiĝo mi ricevis de ĉiuj flankoj tre multe da varmege amikaj kaj bondeziraj leteroj. Ne povante respondi al ĉiuj aparte, mi permesas al mi nun esprimi publike mian plej koran dankon al ĉiuj miaj amikaj korespondantoj.

Ĉar multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj esperantistoj, tial por averto de ĉia malkompreniĝo — mi devas sciigi, ke la nomoj de miaj du fratoj, kiuj troviĝas nun en la milito, estas Leono kaj Aleksandro.

N-ro 11.
1905

Al la redakcio de „Lingvo Internacia“
(Rimarkigoj pri „Virineto de l’ Maro“)

Wüster: Vir Rim

„Lingvo lnternacia“ X. 1905, paĝ. 118.

En la n-ro 3 (111) de „Lingvo Internacia“, paĝo 63, mi legis kun miro la sekvantajn vortojn: „Unu el la plej belaj (tradukoj de s-ro Grabowski), Virineto de l’ Maro, eĉ jam reaperis lastan jaron en… sed, ŝŝtt!!… Sekreto estas ĝi…“

Mi devas antaŭ ĉio klarigi, ke la „Virineto de l’ Maro“ estis tradukita ne de s-ro A. G., sed de mi mem (ĝi estis presita en la „Esperantisto“ sub la pseŭdonimo „Anna R.“). S-ro Legamulo sekve faris eraron, sed kontraŭ tiu ĉi eraro mi nenion havas kaj mi certe nenion skribus pri ĝi. Sed mirigis min la sekreto, kiun s-ro Legamulo faris el la fakto de la reapero de tiu rakonto en mia „Krestomatio“. El tiu ĉi ŝajna sekreteco kaj el la misteraj esprimoj kaj punktaro, uzitaj de s-ro Legamulo, la legantoj povas konkludi kvazaŭ la represo de la rakonto estis ia krimo, pri kiu oni devas silenti!! Tio ĉi devigas min klarigi, ke la rakonto reaperis ne „ŝŝtt“…, sed tute publike en mia Krestomatio kaj tio ĉi tute ne devas esti ia sekreto.

N-ro 12.
1905

Al la Pariza grupo
(Pri „Tutmonda Ligo Esperantista“)

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ. 181.

Projekton de Centra Komitato (aŭ pli vere de Tutmonda Ligo Esperantista sub la regado de Centra Komitato) mi efektive preparas kaj mi intencas proponi ĝin al la kongreso; post 2–3 semajnoj mi intencas ĝin publikigi en ia organo esperanta. Sed tio ĉi tute ne devas deteni la Grupon Parizan de la ellaborado de sia projekto! Ju pli da bonaj projektoj estos pretigitaj kaj frutempe publikigitaj — des pli bone, ĉar tiam ni havos la eblon elekti la plej bonan. Mi