Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/446

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kion la Delegacio farus; sed ĉar mi tre forte timas, ke tiu aŭtoritateco ne estos tre granda, tial pro la bono de nia komuna ideo vi devas esti tre singardaj, ke ia nepripensita paŝo de la Delegacio ne pereigu la 20-jarajn laborojn de la esperantistoj.

N-ro 29.
1907

Al la redaktoro de la Amerika Esperantisto
(Pri eldono de Amerika Esperantista ĵurnalo)

„The British Esperantist“ III. 1907, n-ro 27, paĝ. 49.

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke via societo intencas komenci la eldonadon de amerika esperantista ĵurnalo. Kompreneble mi povas nur tre ĝoji pri tio ĉi kaj deziri al via gazeto la plej bonan sukceson. Ne pro simpla ĝentileco mi tion ĉi diras: Vian estontan gazeton mi efektive trovas tre grava, kaj mi efektive atendas de ĝi tre multe da bono por nia afero.

Ameriko estas tre grava por Esperanto kaj Esperanto estas tre grava por Ameriko; kaj tial la tago, en kiu aperos la unua bona gazeto esperantista en la plej grava lando de Ameriko, en la Nord-Amerikaj Unuigitaj Ŝtatoj, estos por nia afero tre grava dato. Ke via gazeto estos bona, pri tio mi ne dubas, ĉar mi konas bone la energion kaj bonan volon de ĝiaj fondantoj.

Mi estas konvinkita, ke vi sekvos la ekzemplon de la bonega kaj plej merita brita frato, kaj via gazeto baldaŭ fariĝos unu el la plej gravaj centroj esperantistaj, al kiu turniĝos la okuloj de la tutmonda esperantistaro.

N-ro 30.
1907

Al…?

„The British Esperantist“ III. 1907, n-ro 29, paĝ. 93.

Ĉar la vorto „farti“ estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial mi konsilas, ke anstataŭ ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton „stati“, kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone anstataŭi la malagrablan vorton.

Ekzemple: „Kiel vi statas“ (anstataŭ „Kiel vi fartas“).

En okazo kiam la senco povas esti ne tute klara, oni povas ankaŭ uzi la pli precizan vorton „sanstati“.

N-ro 31.
1907

Al s-ro P. Corret[1]

„Lingvo Internacia“ XII. 1907, paĝ. 318.

La formoj „amatas“, „amitas“ k.t.p., anstataŭ „estas amata“, „estas amita“, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi.

  1. Aliaj leteroj al d-ro P. Corret troviĝas sub V. 300305.