Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/463

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu proponon nur pro tio, ke ĝi celis elvoki skandalon. Sed se iu en ĝentila maniero skribos ekzemple: „mi proponas, ke la rajto sendi Delegitojn estu senpaga“, aŭ: „mi proponas, ke por plena senpartieco kaj superpartieco de la institucio de Rajtigitaj Delegitoj, ĉiuj aferoj, koncernantaj tiujn Delegitojn kaj ĉiuj pagoj de tiuj Delegitoj estu administrataj ne de la Centra Oficejo, sed de ia speciala sekretario-kasisto, elektata de la Delegitoj mem“, — ĉu efektive iu povas timi, ke tiamaniere redaktitajn proponojn la kongresa komitato povus propravole malakcepti en la tagordon? Kaj se eĉ ni supozus, ke la kongresa komitato farus tian maljustaĵon, la proponanto havas ja ĉiam la rajton apelacii al la Delegitoj private kaj senpere, kolekti por sia propono la necesan nombron da subskriboj por devigi la komitaton enporti la maljuste rifuzitan proponon en la tagordon.

Oni eble diros, ke, pro ia premado de la flanko de la „eminentuloj“, nenia propono malagrabla por la eminentuloj povas havi esperon ricevi por si en la kongreso plimulton da voĉoj. Sed ankaŭ tio estas ja tute ne vera; ĉar dum longa tempo antaŭ la kongreso ĉiu proponanto havas ja plenan povon bone motivi sian farotan proponon en la gazetoj aŭ per cirkuleraj leteroj al la societoj kaj grupoj esperantistaj kaj sekve garantii al si, ke, se lia propono estas efektive prava, ĝi certe trovos por si en la kongreso la plimulton da voĉoj.

Vi vidas sekve, ke ĉion, kio povas esti utila por nia afero, oni povas tre bone atingi en maniero trankvila, kaj tute ne estas necese semi konstantan malpacon kaj per ĉiuj fortoj paralizi ĉian vivon kaj progreson en nia afero. La Delegitaro konsistas el homoj kaj kompreneble povas erari; precipe facile ĝi povis erari en la unua momento post sia naskiĝo, kiam ĝi havis ankoraŭ tro malmulte da sperto. Tion ĉiu devas kompreni, kaj ĉiu bona esperantisto, al kiu ŝajnas, ke la Delegitaro eraris, devas lojale diri al si: „la plimulto decidis, sekve mi devas min submeti; sed ĉar mi estas konvinkita, ke la decido estas erara, tial mi penos, ke en la venonta kongreso oni rebonigu la eraron“. Sed se iu, al kiu ne plaĉas tiu aŭ alia decido, tiu aŭ alia eble nelerta faro de la kongresa estraro, tuj malpaciĝas, komencas atakadon, bojkotadon, senkreditigadon de la tuta kongreso k.t.p.… ĉu tia agado estas bona?


Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo de esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj mi de nun verŝajne neniam plu partoprenos en diskutado, nek en la kongresoj, nek en la gazetoj. En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado en la diskutoj; sekve tiuj, kiuj estas kontraŭ mia opinio havas plenan povon kontraŭbatali ĝin per ĉiuj fortoj, ne timante, ke mi polemikos kontraŭ ili eĉ per unu vorto. Sed ĝuste pro tio, ke mi ne intencas plu diskuti, mi nun la lastan fojon klarigis mian opinion.