Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/472

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ilin ne kiel plibonigojn, sed simple kiel formojn permesitajn pro praktika bezono, aŭ sub la nomo de provo: ekzemple, se oni dezirus (ĝi estas nur simpla hipotezo) eviti la uzadon de supersignitaj literoj, oni devus prezenti ortografion tian, kiu permesus pasi per la reguloj ĝeneralaj kaj unuformaj de l’ ekzistanta ortografio al la ortografio nova, tiamaniere ke oni povus utiligi la lernolibrojn kaj vortarojn; kaj oni proponus ĝin proksimume en sekvanta formo: „Ĉar multaj niaj samideanoj bedaŭris, ke oni ne povas presigi en Esperanto ĉie, en ĵurnaloj, revuoj, aŭ en iu ajn presejo, kaj ĉar ili deziris havi por tiu celo ortografion (aŭ alfabeton) „propagandan“, jen la ortografio, kiun ni rekomendas uzi, anstataŭante ĉ per… ĝ per… k.t.p.“. Ne nur oni ne notus ke la formoj malnovaj estas juĝataj malpli bonaj, sed oni povus prezenti la novajn kiel simplajn rimedojn, ĝis la praktiko decidos inter ili. Unuvorte, la lingvo konservus sian kontinuecon, kaj se ĝi evoluus, tio okazus per maniero nesentebla, kaj, krome, dezirita de la plimulto de ĝiaj adeptoj. La konservativuloj la plej fanatikaj ne povus plendi, ĉar ili neniel estus devigataj akcepti la „novajojn“, kiujn ili trovus neutilaj, kaj povus konservi la „klasikan“ lingvon; la reformistoj estus kontentigitaj, almenaŭ iom, kaj devus nur uzi sisteme la novajn formojn por ilin triumfigi. Al malkontentaj, se tiaj restus, oni povus ĉiam diri: „Oni ekzamenis konscience ĉiujn proponitajn reformojn; oni akceptis ĉiujn, kiuj estis eblaj sen la rompo de la unueco kaj kontinueco de la lingvo; kontentiĝu per tiu rezultato, vi estas tre feliĉaj, ke vi ricevis ĝin. Sed tiuj malkontentuloj estus malmultigitaj ĝis la lasta malgrandaĵo, kaj estus dronigitaj en la amaso de novaj adeptoj.

Jen kiel ni prezentas al ni (kiel ni prezentis, eĉ antaŭ via letero) la taktikon plenumotan: al ni ŝajnas, ke ĝi tute kontentigas vin. Mi parolis pri ĝi kun s-ro Boirac antaŭtage de la ricevo de via letero (mardo), ĉar li ankaŭ diris, ke estus necese, por ne malutili al Esperanto, komisii la studon kaj la plenumon de l’ reformoj al vi kaj al L. K. Mi tuj respondis al li, ke ni neniam alie prezentis al ni la rolon de nia Komitato, kaj ke ĝi ne povus sin okupi pri la detaloj de lingvaj demandoj. Ni pensis, ke la ĉeesto de s-ro Boirac en nia Komitato, estas necesa, pro lia persona kompetenteco de esperantisto: li estus evidente la plej bona advokato de Esperanto, kaj bone povus ĝin defendi, ne nur kontraŭ ĝiaj konkurantoj kaj kritikantoj, sed ankaŭ kontraŭ reformistoj nesingardaj kaj tropostulemaj. Lia nomo certe kunigus la unuanimecon en voĉdonado de la Delegacio kaj li estus en la okuloj de esperantistoj garantio por la afero de l’ Komitato. Estus, kompreneble, ridinde (kaj neutile) formi nian Komitaton nur el esperantistoj: ĝi havus nenian valoron en la okuloj de l’ publiko; sed ni forte deziras, ke Esperanto havu en la interno de l’ komitato batalanton, kaj ni ne scias pli bonan, ol s-ron Boirac, ne nur pro liaj kvalitoj personaj, kaj kvalitoj de esperantisto, sed ankaŭ pro lia oficiala ofico, kiu donas al li certan aŭtor-