Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/478

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fortan esperon ricevi lian permeson por la eldono, tiam mi ne konsilas al vi eĉ komenci la tradukon; sed se vi esperas ricevi lian permeson — tiam mi mem faros ĉion kion mi povas, por ke via traduko havu la plej bonan stilan formon kaj por ke ĝi plaĉu al la princo. Se vi volas, sendu al mi la originalon kaj mi estas preta eĉ mem traduki ion el liaj verkoj sub via nomo.

Se ni povus favorigi la grandan princon por nia afero, tio ĉi estus tre granda gajno por ni; sed mi ripetas al vi mian peton: estu tre singardema, ĉar unu paŝo malbone farita povas tute malbonigi nian aferon en la okuloj de la registaro.

N-ro 62.
N P. 17. III. 1889 (poŝtstampo)

Estimata sinjoro! — Hodiaŭ mi elsendis al vi kelkan nombron da „nomaroj“. La gramatikojn mi ne sendas, ĉar ĉiuj sinjoroj pri kiuj vi skribis, jam konas la lingvon internacian. Vian karton fotografan mi ricevis en la komenco de la jaro 1888; sendi al vi la mian mi ne povas, ĉar mi ne havas eĉ unu ekzempleron. — Elĵeti la literojn ŝ, ĝ etc. mi ne povas, ĉar (kiel vi kredeble legis en la „Aldono al la Dua Libro“) mi jam nun ne havas la privilegion fari persone ian ŝanĝon en la lingvo; tiu ĉi privilegio apartenas nun al la estonta kongreso. — Gazeto internacia kredeble komencos eliri en Julio de tiu ĉi jaro (en Germanujo, ĉar en Rusujo oni ne volis doni al mi la permeson).

N-ro 63.
N L. ? 1889

Estimata sinjoro! — La „Neĝan Blovadon“ mi hodiaŭ sendis al vi. — Sinjoro de Wahl skribis al mi, ke danke vian penon ni havos cenzuriston por nia lingvo; mi tial sendas al vi mian plej koran dankon. Kiam vi havos la finan respondon de la cenzuristo, mi petas vin tuj skribi al mi.

Vi petas ke mi sendu al vi kelkan nombron da ekzempleroj de ĉiuj verkoj; pri tio sama petis min ankaŭ sinjoro de Wahl. Por ne sendi aparte al vi kaj aparte al sinjoro de Wahl, mi sendis hodiaŭ paketon da libroj al s-ro de Wahl, kaj el tiuj libroj vi povas ankaŭ preni kiam vi bezonas. Mi sendis nur al unu el vi, ĉar mi scias, ke vi apartenas al unu rondeto kaj vi vidas vin ofte kaj povas preni unu de la alia; sed se vi bezonas havi ankaŭ aparte kelkan nombron da libroj, skribu al mi, mi elsendos.

La koston de la transsendo mi prenas sur min, kaj tiel vi povas vendadi la librojn laŭ la kosto nominala, aŭ se vi volas, vi povas ilin vendi eĉ kun kelka rabato.

Se la libroj senditaj al s-ro de Wahl ne estas sufiĉaj kaj vi bezonos ankoraŭ kelkajn ekzemplerojn, tiam skribu al mi per karto malfermita (kaj)[1] la nomon kaj nombron de la bezonataj verkoj, kaj mi tuj ilin sendos al vi.

  1. forstrekita en la originalo.