Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/479

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita



N-ro 64.
N P. 29. III. (10. IV.) 1889

Estimata sinjoro! — La verkojn, kiujn vi petis, mi sendas al vi hodiaŭ. Por via bona deziro iri al la estro de la aferoj de l’ preso mi dankas vin kore; sed mi petas vin faru tion ĉi tre garde, por ne malbonigi nian aferon kaj ne alporti al ĝi malutilon anstataŭ utilo. Al simpla cenzuristo povas iri ĉiu, sed al la estro devas iri nur persono aŭ havanta certan gravan situacion en la societo, aŭ estanta kun li persone konata; ĉar la (estroj)[1] homoj[2] ordinare rigardas ne la aferon, sed la personon, kaj se al la estro venos persono ne sufiĉe grava en liaj okuloj, tiam nia afero anstataŭ gajni — povas esti tute mortigita! Atendante de via laborado la plej feliĉan rezultaton, mi restas kun kora saluto…

N-ro 65.
N P. 28. IV. (10. V.) 1889

Estimata sinjoro! — La nombron de la promesintoj mi ne kalkulis ankoraŭ; sed post 2 monatoj mi esperas havi la eblon eldoni la nomaron de la promesintoj, kaj tiam vi scios ankaŭ ilian nombron. — La (redaktoro)[3] eldonanto[4] de la Cugabled[5] skribas ke li laboras por nia afero kaj li esperas, ke la tempo venkos la malhelpadon de la flanko de la volapükistoj. — Sendi la gramatikon de Henry Phillips mi ne povas, ĉar mi devas mem pagi por ĉia ekzemplero. Al la libristoj vi povas vendi kun 25%; sed ĝi estus multe pli oportuneo se la libristoj ekskribus rekte al mi.

N-ro 66.
N P. 29. IV. 1889

Estimata sinjoro! — Antaŭ momento mi ricevis vian letereton de 27/IV. Sendi al vi kelkan nombron da ekzempleroj por disdonaci al diversaj personoj — mi ne povas, ĉar mi ne estas riĉa kaj la libroj kostas min multe da mono; kiom mi nur havis la eblon mi jam dissendis mem senmone al multaj personoj en diversaj landoj. Ankaŭ doni sciigojn en la Novoje Vremja[6] mi ne povas pro manko de mono. — La eldonadon de ĵurnalo mi jam de longe komencus… se la ricevo de permeso ne estus tiel malfacila. — Se vi povas, mi kore petus vin sendi al mi la leteron de la profesoro Max Müller; post la tralego mi tuj ĝin resendos al vi.

N-ro 67.
N L. ? 1889

Tre estimata sinjoro! — Mi dankas vin kore por la alsendo de la respondo de Max Müller kaj nun mi resendas al vi laŭ via peto lian letereton returne. Kun plezuro mi sciiĝis ke la granda Princo per-

  1. forstrekita en la originalo.
  2. surskribita super la forstrekita vorto.
  3. forstrekita en la originalo.
  4. surskribita super la forstrekita vorto.
  5. volapüka gazeto.
  6. skribita ruslitere en la originalo, signifas: Nova Tempo; granda tagĵurnalo en S. Peterburgo.