Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/488

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 89.
N P. Ĥerson, 22. XII. 1889

Estimata amiko! — Se sinjoro Schmidt promesis al vi presi la „Manfredon“ en la gazeto, mi nenion havas kontraŭ tio ĉi; sed ŝajnas al mi ke li ne facile povos plenumi sian promeson, ĉar en la malgranda gazeto ne tiel baldaŭ troviĝos loko por pecoj pure literaturaj. Alia afero se ni havus gazeton ĉiusemajnan, tiam ĝi povus havi karakteron pli literaturan; sed en la malgranda gazeto ĉiumonata ni devas doni nur tion, kio havas intereson kurantan kaj ni ne povas uzi la riĉan materialon de prozaj tradukoj, kiujn oni sendas al ni de ĉiuj flankoj. Nur unu facilan kaj tre bele tradukitan rakonton el Andersen ni jam longe promesis presi, kaj eĉ tion ĉi ni povos fari nur tiam, kiam ni havos liberan lokon. Se la Manfred estos presata, tiam vi devas konsenti ke mi ŝanĝu en ĝi iom la stilon, ĉar mi prenis sur min la respondecon por la pureco de la lingvo en nia gazeto.

N-ro 90.
N P. Ĥerson, 19. I. 1890

Estimata amiko! — Vian leteron mi ricevis. Mi konfesas ke mi persone[1] mem ankaŭ ne estas amiko de akademio kaj vidas en ĝi danĝeron, sed ne volante preni la aferon sur min, mi prezentis ĝin al la amikoj. Se la ligo estos kreita, mi ĉiam penados ke ĝi en la lingvo ŝanĝu kaj rompu la plej malmulte. Ĉu vi konsentas ke mi ŝanĝu en via letero iom la stilon kaj presu ĝin en la „Esperantisto“?

P. S. Leteron al la grafo Tolstoj mi ne skribis; mi sendis al li nur la adresaron kaj vortareton kun antaŭparolo.

N-ro 91.
N P. Ĥerson, 31. I. 1890

Estimata amiko! — En kia numero de la gazeto estos presita via letero, mi ne povas al vi diri, ĉar ĝi ne dependas de mi: la dividado de la materialo laŭ numeroj jam estas afero de s-ro Schmidt. Mi pensas ke via letero estos kredeble en la No 6, aŭ eble pli frue, se estos loko. — Bonan rimedon kontraŭ via malsano mi ne povas al vi montri, ĉar ĉio dependas de la individua karaktero de la malsano kaj de la antaŭa irado de la kuracado; tial mi konsilas al vi la plej bone, turni vin al ia specialisto, tiom pli ke mi min okupas escepte de malsanoj de okuloj kaj ne estas kompetenta en via malsano.

N-ro 92.
N P. Ĥerson, 30. III. 1890

Estimata amiko! — La 5 adresarojn mi hodiaŭ sendis al vi. La „Esperantisto“ eliras, sed ĝi venas iom malfrue; post kelkaj tagoj vi jam ricevos kredeble la Martan numeron. La adreso de la Bulgara amiko estas: M. S. Bogdanov, str. Boulevard Dondoukov No. 987 en Sofia.

  1. skribita super la linio.