Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/495

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne sciante ankoraŭ kio estos kun la Ligo, kaj timante ke ĝi en ĝia nuna formo ne povos sin teni, mi decidis reteni ankoraŭ vian monon ĉe mi, ĝis la afero de la Ligo klariĝos aŭ ĝis vi mem skribos al mi kion mi devas fari kun la mono.

Plenumante vian peton, mi sendas al vi nun mian fotografaĵon kaj mi petas vin akcepti ĝin kiel signon de efektiva estimo kaj memoro. Mi petas vin ankaŭ honori min per via fotografaĵo, kiu estos por mi tre kara.

Kun granda plezuro mi vidas, ke vi ne forgesas nian aferon kaj propagandas ĝin konstante. Dio donu al via laborado la plej bonajn rezultatojn.

N-ro 127.
N L. 24. II. (8. III.) 1891

Tre estimata amiko! — Mi ricevis vian leteron kun la 9 rubloj, promesoj kaj uzitaj signoj de poŝto. Mi sendis al vi hodiaŭ la librojn, kiujn vi petis kaj ankaŭ la gazeton „La Esperantisto“ de No 1 ĝis No 12 de la pasinta jaro; (komencante de)[1] La NNo 1, 2 kaj 3 de la nuna jaro vi ricevos post 6—8 tagoj el Nurnbergo. — De sinjoro Molgaĉev mi ricevis antaŭ 4—5 monatoj leteron, tiam li ankaŭ petis librojn, kiujn mi sendis al li; sed de tiu tempo mi havas de li ankoraŭ nenian sciigon. Sinjoro Weber kredeble nenion faras por nia afero; antaŭ 5—6 monatoj mi skribis al li leteron, sed mi ricevis de li nenian respondon, mi havas de li nenian sciigon kaj ankaŭ inter la abonantoj de la „Esperantisto“ mi lin ne trovas.

N-ro 128.
N L. 8. (20.) IX. 1892

Kara amiko! — Kun danko mi ricevis vian leteron kun 2 rubloj kaj kun la (promesoj)[2] sciigoj de aliĝo. S-rinon Pŝeniĉnaja kaj s-ron Miĥaelis mi enskribis en la nombron de la abonantoj, kaj ili ricevos la gazeton post 8—10 tagoj. La novan rusan lernolibron mi sendos al vi post kelkaj tagoj. Laŭ via deziro mi sendas al vi tiujn librojn kun surmetita pago (naloĵ. plat.)[3]. El miaj antaŭaj kalkuloj vi restas nun ŝulda al mi 2 r. 26 kop.; la nun sendataj libroj (100/56) kostas 5 rubl.; tial mi faros surmetitan pagon por la tuta sumo kune, t. e. por 7 rubloj 26 kop.

La „Esperantisto“ havas ĝis nun 460 abonantojn kaj ni esperas ke ĝis la fino de l’ jaro ilia nombro estos 500. La „Liron“ eldonas ne mi, sed s-ro Grabowski; li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos.

P. S. Sinjoro Trompeter skribas al mi, ke la „Esperantisto“ elsendita al s-roj J. Ukladnikov (S. Peterburg, v Medicinskuju Akademiju)[4] kaj d-ro M. J. Boloĥovskij (v Ĥarjkov, v Universitet)[4] venis returne ĉar la poŝto ne trovis la adresatojn. Ĉu vi ne povas doni al mi pli precizano adresojn de tiuj ĉi sinjoroj? T. s.[5].

  1. forstrekita en la originalo.
  2. forstrekita en la originalo.
  3. ruslitere en la originalo, signifas: surmetita pago.
  4. 4,0 4,1 ruslitere en la originalo.
  5. T. s. — Tiu sama (nome kiel la subskribanto antaŭe!).