Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/543

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

racion mi altrudis al la esperantistoj, tial mi intencas proponi publike al la malamikoj de la Deklaracio, ke ili legu la demandon pri ĝi en la Dresdena kongreso.

N-ro 251.
P. 22. XII. 1907 (poŝtstampo)

La verkon „Dictionnaire Français–Esperanto et Esperanto–Français“ mi ricevis kun plezuro kaj kun kora danko.

N-ro 252.
P. sen dato[1]

Kara sinjoro! — Vian raporton[2] kun la bondeziro mi danke ricevis. Feliĉan jaron sincere deziras al vi.

N-ro 253.
P. 15. I. 1908

Kara sinjoro! — Vian leteron, senditan al rektoro B., mi trovas tute prava. Al mi ankaŭ lia cirkulero tute ne plaĉas, kaj mi tre bedaŭras, ke li sendis al mi ĝian tekston tro malfrue, kiam ĝi estis jam presita. Estu tamen trankvila; post 10-15 tagoj la afero estos finita kaj ni povos denove iri tute trankvile nian vojon, ne zorgante plu pri la subfosantoj aŭ pri niaj defalintaj folioj.
Konfidencie!

N-ro 254.
P. 12. II. 1908

Kara sinjoro! — Kun granda malĝojo mi legis vian leteron de 7/II. Ne perdu la kuraĝon, ĉio baldaŭ estos tute bona. Post pluvo la vetero ordinare fariĝas ankoraŭ pli bela. Mi estas konvinkita, ke nun la malfeliĉa demando pri ŝanĝoj jam neniam reaperos. Mi esperas, ke vi baldaŭ ĝojigos min per la sciigo, ke via firmo potence ekfloris.

N-ro 255.
P. 17. II. 1908

Kara sinjoro! — Tre volonte mi plenumus vian deziron pri la „Radikaro“; sed vi ja scias, ke mi tion ĉi ne povas fari, ĉar de la tempo de la Bulonja Kongreso mi ĉesis donadi al iaj verkoj aŭ apartaj vortoj mian publikan aprobon. Kiam s-ro Borel enprenis en la novan eldonon de sia vortaro novajn vortojn, mi publikigis en la „Germana Esperantisto“, ke mia aprobo apartenas nur al la vortoj de la unua eldono (antaŭ Bulonjo). Private mi tute aprobas la vorton „tereno“, sed publike ion aprobi mi ne povas.

N-ro 256.
P. 30. IV. 1908

Kara sinjoro! — Kun sincera danko mi ricevas la folietojn, kiujn vi de tempo al tempo sendas al mi. Mi esperas, ke la krizo en la Presa Societo finiĝos feliĉe.

  1. laŭ prof-ro Cart: 1907.
  2. Raporto de Th. Cart al la Ministro de Publika Instruado.