Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/57

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
II. GAZETARTIKOLOJ

Nia unua gazeto „La Esperantisto“ — laŭ noto en numero 1 (1889) — estas „eldonata de Chr. Schmidt sub la kunlaborado de d-ro Esperanto“.

La n-ro 9 (30. Sept. 1890), paĝ. 45 enhavas la noton de la redakcio: „Komencante de la n-ro 10 nia gazeto transiras en la manojn de d-ro Zamenhof. Ĉio devas esti sendata al s-ro L. Zamenhof“.

Sekve ni trovas en n-ro 10 en la surskribo la noton „Eldonata unu fojon en la monato de L. Zamenhof“.

En la n-roj 11/12 de Nov./Dec. 1891 Zamenhof anoncas, ke li devas interrompi la laboron.

La n-ro 1 de la jaro 1892 diras, ke la gazeto estas „eldonata unu fojon en la monato de L. Zamenhof kaj W. H. Trompeter sub la redakcio de L. Zamenhof“.

En la n-ro 4 de la tria jarkolekto 1892, paĝ. 49, subite la titolo estas ŝanĝita, kaj la gazeto nun nomiĝas „Esperantisto“ (sen artikolo)[1].

Ĉi tiuj redakciaj notoj kompreneble helpas, kiam oni volas konstati, kion Zamenhof mem verkis por la gazeto. Verŝajne li partoprenis ankaŭ la verkadon de aliaj artikoloj krom tiuj, kiujn mi represigis en ĉi tiu kolekto, kaj cetere li redaktis preskaŭ ĉiujn en la gazeto. Sed mi akceptis nur tiujn partojn de la gazeto, pri kiuj mi estas certa, ke ili en sia tuta amplekso estas verkitaj de li mem.

Ĉiujn artikolojn el „La Esperantisto“ mi enordigis en la subparton A.

La subparto B enhavas la artikolojn „El aliaj gazetoj“. Estas certe, ke la gazetoj aperintaj en Orienteŭropo, kiujn mi ne povis havigi al mi, precipe en Rusujo, ankoraŭ enhavas materialon. (Komp. la leterojn en la parto B al rusaj esperantistoj.) Mi esperas, ke kelkaj samideanoj, kiuj povos fari tion, kontrolos ilin kaj konstatos, kio ankoraŭ povos esti akceptata en „Suplementon“. Sed miaopinie la rikolto ne estos tre riĉa. Kiel mi jam aludis en mia antaŭparolo, kelkaj artikoloj de la parto B certe ankaŭ troviĝas en aliaj gazetoj, kiujn mi

  1. Formato de la gazeto 1889/91: 24½×33½ cm, 1892/95: 13½×22 cm.