Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/88

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

antaŭ ol ĝi decidas ekkoni la aferojn, — ni restos ĉiam malfortaj. Kian nomon nia afero havos, estus tute egale, ĉar la nomo estas nur sensignifa sono, kondiĉa signo sen graveco interna; sed la nomo estas nia standardo, per kiu ni povas diferencigi amikojn de malamikoj, kaj kiu montras al la publiko la unuecon de niaj diversaj batalantoj en diversaj lokoj; kia ajn la standardo estas, ĝi devas resti ĉie kaj ĉiam tiu sama, por savi nian aferon de miksado kaj konfuzo. Se ni volus intence elpensi ian nomon por nia lingvo, ni povus sendube trovi multe pli konvenan kaj pli logikan nomon ol „Esperanto“; sed la nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio: Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon: „Esperanto“; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata „la lingvo internacia proponita de Esperanto. Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon „lingvo de Esperanto“ (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple „la lingvo internacia“, „la internacia“), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub „lingvo internacia“ oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto „Esperanto“ (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton „Esperanto“, ekzemple „la afero Esperanto“, „skribi en Esperanto“, k. s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo „Esperanto“ estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon? La plej grava estas tio, ke sub tiu ĉi nomo nia afero estas jam iom konata en la mondo, dum alia nomo estus por la publiko tute nova, kaj la fruktoj, kiujn ni jam gajnis, estus nun perditaj. Estas necese, ke ni ĉiam ripetadu unu nomon al la oreloj de la publiko, por ke ĝi kutimu je la nomo kaj respektu la konstantecon de nia afero. „Esperanto“ estas nun nomo de afero kaj ne de persono; „Esperantisto“ nun tute ne signifas „Zamenhofisto“, sed kontraŭe, Zamenhof estas unu el la esperantistoj.