Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/95

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉar kion helpos nia tuta perfektigado kaj riĉigado de la lingvo, se ni ne penos antaŭe starigi ĝin sur tute fortaj piedoj kaj sufiĉe sendanĝerigi ĝian estontecon. Eĉ tuŝante la perfektigadon mem, sinjorino Olga L. ankoraŭ en la pasinta jaro en bonega artikolo montris tute klare kaj nedisputeble, ke se nia lingvo nur estos sufiĉe disvastigita en la mondo, ĉio alia venos jam per si mem en la plej certa kaj bona maniero. Granda nombro da legantoj elvokos per vojo tute natura kaj sensubtena grandan nombron da aŭtoroj kaj eldonantoj; granda nombro da aŭtoroj donos rapidan riĉiĝadon kaj perfektiĝadon de la lingvo, kiel en ĉiu lingvo vivanta, kaj grandan elekton da tute kompetentaj homoj por estonta akademio aŭ io alia. Tial la plej grava celo de nia gazeto estos, ĉiam zorgi pri la vastigado de nia lingvo, kaj la plej volonte ni akceptados artikolojn tuŝantajn tiun ĉi vastigadon. Ankaŭ de ni mem ni donados de tempo al tempo konsilojn, tuŝante tiun ĉi saman objekton.

Ni havis jam la okazon rimarki, ke unu el la plej gravaj rimedoj por vastigi nian aferon estas konstanta parolado pri ĝi en gazetoj. La gazetaro en nia tempo ne senprave estas nomata la sesa regno potenca, kaj senlace ni devas ĝin devigadi kiel eble pli ofte tuŝadi nian aferon, ĉar nur tiam ni povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko. Se unu fojo ne prosperis, ni devas netimigite provi la duan fojon, la trian k. c.; se unu gazeto estas obstina, ni devas nin turni al alia gazeto; se ni ne povas paroligi la gazeton en unu formo, ni devas provi formon alian. Ni ripetas la peton, kiun ni esprimis en la pasinta jaro, ke la amikoj sendu al ni ĉiun gazetan numeron, en kiu estos io dirita pri nia afero, por ke ni povu ĝin sciigi en nia gazeto.

Sed ne ĉia gazeta artikolo estas egale fruktoporta; dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato. Ni analizos tie ĉi kelkajn kaŭzojn, kiuj faras la artikolojn senfruktaj.

1. En gazetaj artikoloj ofte unu esprimo, eĉ unu vorto havas grandan signifon. Tiel ekzemple estas granda diferenco, ĉu oni parolas pri „nova lingvo“ aŭ pri „la nova lingvo“ (ĝustatempe, tie ĉi oni povas vidi, ke la artikolo „la“ ne estas tiel senutila, kiel kelkaj pensas). La plej granda parto de la publiko nenion scias ne sole pri nia lingvo, sed ankaŭ pri la ideo de lingvo tutmonda entute; ili memoras, ke ili legis de tempo al tempo en la gazeto X aŭ Y ion pri lingvo tutmonda, sed ĉu ĝi estis pri Esperanto, pri Volapük, ĉu pri ia alia lingvo — ili ne memoras. Legante nun en la gazeto Z novan artikolon pri