Paĝo:Zamenhof - Aldono al la „Dua Libro de l’ Lingvo Internacia.“, 1888.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povante ĉian ankoraŭ ne kreitan vorton krei laŭ ilia plaĉo, anstataŭ atendi, ĝis mi ĝin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia ĉion, kion ili volas. Tio ĉi estus ne ebla en la okazo, se mi volus mem eldoni plenajn vortarojn: ĉar kiom ajn mi laborus, ĉiam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankoraŭ multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne scius kion fari, ĉar krei ilin mem estus ne permesita.

Sed nun restas unu ŝajne tre grava demando: se mi skribas al iu en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem, sed mi volas havi la certon, ke la adresito tute bone, vere kaj klare komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,—kion mi tiam devas fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas farata ĉe la uzado de ĉia alia lingvo, se ia por ni necesa vorto en tiu lingvo aŭ tute ankoraŭ ne ekzistas, aŭ ne estas ankoraŭ de ĉiuj egale uzata aŭ konata,—t.~e. apud la vorto nove kreita meti en kuneteniloj…) la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas. Kiun lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito, aŭ ke li havas sub la mano aŭ facile povas havi vortaron de tiu lingvo. Sed estus dezirate, ke ĉiuj amikoj de la lingvo internacia uzu en tiaj okazoj unu lingvon, kaj por tio mi proponas la lingvon francan, ĉar tiu ĉi lingvo en nia tempo en multaj sferoj ankoraŭ havas la rolon de lingvo internacia. Sed tute ne estas postulata, ke vi aŭ via adresito sciu la lingvon francan, ĉar la