Kun la permeso de D-ro L. L. Zamenhof
ni represas ĉi tie (kune kun ĝia
antaŭparolo) lian «Deklaracion pri Homaranismo».
Ĉiu, kiu aprobas la principojn
de la Homaranismo, estas petata
plenigi «Respondaron» kaj sendi ĝin al
la redakcio de la revuo HOMARO.(Adreso:
Centra Oficejo de HOMARO, Chemin
de Malley 20, Lausanne (Svislando). Por
ke la Homaranoj sciu unuj pri la aliaj,
la adresoj de la Homaranoj estos publikigataj
en la revuo Homaro.
Kiam la nombro de la Homaranoj estos sufiĉe granda, tiam estos aranĝita la unua kongreso de Homaranoj, kies taskoj estos:
1) detale pridiskuti la tutan enhavon de la «Deklaracio pri Homaranismo» kaj per matura komuna interkonsiliĝo kaj interkonsento fari en ĝi ĉiujn ŝanĝojn, elĵetojn aŭ aldonojn, kiuj eble montriĝos necesaj;
2) interkonsiliĝi pri tio, kiamaniere oni povas plej bone doni al la Homaranismo formon aktivan kaj reale enkonduki ĝin en la vivon praktikan.