Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1906, II.djvu/3

Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 13 —

Верхъ.

Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas. Sen povo kolero estas ridinda afero.

Весна.

Ĉiu sezono kun sia bono. Printempo semas, aŭtuno rikoltas.

Вечеръ.

Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero. Ne diru „hop“ antaŭ la salto.

Plej bone ridas, kiu laste ridas.

Вешній.

Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. Al amiko nova ne fidu sen provo.

Вещь.

Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras. Post domaĝo venas saĝo. Taksi la sanon ni lernas en malsano. Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.

Взглядъ.

En ĉiu kranio regas aparta opinio. Kiom da kapoj, tiom da opinioj.

Взять.

Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi. Kiu sin enjungis, devas tiri. Kiu entreprenis, tiu sin tenu. Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l’ fajro.

Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros. Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.

Kio estas farita, estas sankciita.

Видъ.

Esti bone enskribita ĉe iu. Havi ĉe iu krediton kaj meriton.

Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. Kapo majesta, sed cerbo modesta. Granda kranio, sed interne nenio.

Видѣть.

Ni vidas, kiu ridas, — kiu ploras, ni ne vidas. Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.

En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas. Kritiki estas facile, fari malfacile. Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. Propran ĝibon neniu vidas.

Arbaro aŭdas, kampo vidas. La muro havas orelojn.

Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.

Kion mi ne scias, tion mi ne envias. Se okulo ne vidas, koro ne avidas. For de l’ okuloj, for de la koro. Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras.

Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.[1] Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago. Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.

Vidas okulo, sed mano ne trafas.

Вина.

Ĉiu eraro estas kulpo. Pro eraro ne praviĝas la faro.

Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo. Kiu rompis, tiu pagu. De kiu la kulpo, por tiu la puno. Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.

Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos. Pagos lupo por la ŝafo. Ankaŭ la lupon atingos la sorto. Por ĉiu ago venas la tempo de pago. Trafos hakilo al ligno malmola. Venos knabeto ankaŭ kun peto. Ankaŭ diablo tondron suferos. La forestanto ĉiam estas malprava.

Вкусъ.

Ĉiu havas sian guston. Pri gustoj oni disputi ne devas. Kiom da homoj, tiom da gustoj. France saĝa, angle sovaĝa. Ne bela estas amata, sed amata estas bela. Belecon taksas ne okulo sed koro. Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras. Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.[1] Malplaĉas nenio, se taksas pasio.

Вода.

Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.

Akvo kaj pano servas al sano.

Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.

Tempo flatas, tempo batas.

Batadi la venton.

  1. 1,0 1,1 Preseraro: Troa linirompo.