Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estis validigita

peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l' vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple „ensong, oprinc, in, o, nmivid, is" (anstataŭ: „en sonĝ,o princ,in,on mi vid,is"), ili rigardigis iliajn legantojn, „kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas“! La projekton de l' tutmonda voĉdono, kiu kun la efektiva kaj senkondiĉa signifo de l' lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el internacia fariĝu tutmonda, — ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l' afero kaj komprenigis la legantojn, ke ĉar dek milionoj adeptoj (!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon“! Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikulojn pri mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj еĉ ne vidis mian verkon.

ĉ) Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco de mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj legantoj estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj propran juĝon ne havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je ia afero estas por ili sufiĉa vidigo, ke la afero estas „ridinda“ kaj taŭgas por nenio.

Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco aŭ insulti sen kaŭzo. Mi scias tre bone, ke la verko de unu homa ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la