Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estis validigita

tute ne estos ŝanĝita, mi tamen ne povas. Cetere, ĉiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia juĝo pri ili, estos prezentataj al la juĝo de l' publiko aŭ de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l' sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de l' lingvo internacia, kiel ĉu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi daŭrigos la publikigadon de l' pro­ponoj, sendataj al mi, kaj laŭ mia propra pensado kaj laŭ la pensoj de l' publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antaŭ la fino de l' jaro decidos la finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta.


II.

La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l' voĉdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l' lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos, tian la necesa