Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' voĉdono estas matematike ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: „se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forĵetinte ĉian alian laboron, vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage, — tian la pretigo de la libro de l' voĉoj okupos 30 jarojn, kaj рог eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon de Krezo!“ La kalkulo ŝajne estas tute prava kaj povas timigi ĉiun, — tamen se la skribinto de tiu ĉi kalkulo bone pensus pri ĝi, li tre facile ekvidus, ke tie ci estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l' voĉdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj riĉecoj de Krezo. Ĉar kiu diras, ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke ĉe ĉiu pli granda afero estas uzata divido de laborо, la skribinto tute forgesis! Tiaj „timigaj“ libroj estas eldonataj ĉiu­tage en granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio vidas ion grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia ĉiutaga gazeto рог unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj kosto egalas la elirontan libron de l' voĉoj, kaj laŭ la malfacileco de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro pure meĥanika. Tiel ĉiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj „neeblaj“ libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon, kiun ili povas vidi sur ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe unu homo postulas 30 jarojn, ĉe cent homoj okupos