Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Se la ŝip,estr,o ordonas, la ŝip,an,o,j devas obe,i. Star,ant,e sur la supr,o de l’ mont,et,o, kiu est,as apud ni,a dom,o li vid,is la tut,a,n ĉirkaŭ,aĵ,o,n. — Sid,ant,e sur seĝ,o, kaj ten,ant,e la pied,o,j,n sur benk,et,o, li dorm,et,is. — Tre plaĉ,as al mi la blu,et,a fum,o de l’ cigar,o, kiu,n vi fum,as. — Promen,ant,e sur la ale,o, ni renkont,is la ge,doktor,o,j,n N., kiuj invit,is ni,n al la bal,o, kiu,n ili hodiaŭ don,as; ni ir,os kun plezur,o, ĉar la ge,mastr,o,j esper,ebl,e zorg,os, ke la gast,o,j bon,e pas,ig,u la tempo,n.— Mi vetur,os hodiaŭ al mi,a,j ge,onkl,o,j. — Li pag,is por la kok,id,o tiom, kiom oni ne pag,as eĉ роr kok,o. — La Napoleon,id,o,j esper,as ricev,i la tron,o,n de Franc,uj,o.


13.


Ir,ont,e promen,i, pur,ig,u vi,a,n vest,o,n. — La printemp,a sun,o fluid,ig,is la neĝ,o,n kaj la glaci,o,n. — Ŝi vol,as fianĉ,ig,i mi,a,n frat,o,n je ŝi,a frat,in,o.— Dorm,ig,u la infan,o,n. La mizer,o kutim.ig,is li,n lev,i si,n el la lit,o tre fru,e. — Pro la mult,a,j mal,plezur,o,j li tut,e griz,iĝ,is. — La nombr,o de l’ amik,o,j de l’ lingv,o inter,naci,a pli,grand,iĝ,as sen,ĉes,e. — Kon,iĝ,int,e je tiu ĉi nobl,a hom,o, mi tuj amik,iĝ,is je li. — Mir,ind,a est,as la histori,o de li,a famili,o; la av,o mort,is je ia ne,kompren,ebl,a mal,san,o, hav,ant,e la aĝ,o,n de du,dek naŭ jar,o,j; la av,in,o mort,ig,is si,n mem en atak,o de mal,prudent,o; la patr,o el,fal,is el fenestr,o de tri,a etaĝo kaj mort,iĝ,is; la patrin,o est,is mort,ig,it,a de ŝi,a propr,a Serv,ant,in,o. - Ĉu la kandel,o est,is esting,it,a, aŭ ĝi