Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/28

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sol,e ne help,is mi,n en mi,a labor,o, sed li ankoraŭ mi,n mal,help,is, kiom li pov,is. — La mal,supr,a part,о de tiu ĉi dom,o est,as ali,e kolor,it,a, ol la supr,a. - Ne leg,u tiel mal,laŭt,e. — Mal,ferm,u la pord,o,n!


15.


Por vi,a mal,konfes,o oni du,obl,ig,os vi,a,n pun,o,n — Mi for,ir,as, kaj mi re,ven,os post kvar,on,o da hor,o. — Mult,op,e ni pli fru,e fin,os la labor,o,n, ol unu,op,e,— Krist,o re,viv,iĝ,is. — Ir,u, sed ne re,ven,u tro mal,fru,e. — Cezar,o trans,ir,is la Rubikon,o,n. — Trans,port,u la seĝ,o,n de tie ĉi sur ali,a,n lok,o,n. — Mi hav,as en mi,a plum,uj,o du plum,ing,o,j,n sen plum,o,j. - Est,ant,e en la cigar,ej,o, mi aĉet,is dek cigar,o,j,n; naŭ el ili mi met,is en mi,a,n cigar,uj,o,n kaj unu mi met,is en mi,a,n cigar,ing,o,n kaj ek,fum,is. — La arb,o, sur kiu kresk,as pom,o,j, est,as nom,at,a pom,uj,o aŭ pom,arb,o; sed ne ĉia frukt,uj,o est,as arb,o. — Hispan,uj,o est,as part,о de Eŭrop,o. — Mi est,is infan,o, mi est,is knab,o, mi est,is jun,ul,o, mi est,is vir,o, — nun mi est,as mal,jun,ul,o. Mi ne vol,as van,e parol,i kun tiu ĉi mal,saĝ,ul,o. — Se ni dev,as uz,i ia,n sufiks,o,n, sed la senc,о ne montr,as al ni, kia,n sufiks,o,n ni dev,as pren,i, — ni uz,as la sufiks.o.n "um". - Kiu ne plen,um,as si,a,n promes,o,n, est,as mal,nobl,ul,o. - El,ir,int,e el varm,a ĉambr,o sur la mal,varm,a,n kort,o,n, ŝi mal,varm,um,is kaj mal,san,iĝ,is.


16.


La mal,nov,a,j popol,o,j est,is tre gast,am,a,j. - Li don,as lecion,o,j,n de bel,skrib,ad,o. — Li hav,as bel,-