Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/32

Ĉi tiu paĝo estis validigita

roj, kiuj belego kreskis, — tiel iu kredeble ilin superverŝadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, — el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda iustruitulo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia ŝajnevido, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko — li trovas ĝin malbele enuiga. „Ĝi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, ĉian tiu sama peco. „Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos" li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas“.

Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo sin dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li ŝajnis, ke de l' kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de ĺ instruitulo tute senvidiĝis de tio ĉi, kaj ne estas miro, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio ĉi li ankoraŭ estis dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj pli jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en ilia antaŭa beleco. La pordo estis ne tu­te fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta