Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/36

Ĉi tiu paĝo estis validigita

tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti ian vi ja devas. Ankaŭ tiujn ĉi landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!“

„На, ĝi estas efektive vi!“ diris la instruitulo. „Ĝi ja estas multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!“

„Diru al mi, kiom mi devas pagi!“ diris la ombro, „ĉar mi ne volus resti ŝuldanto de iu!"

„Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, „de ia ŝuldo tie ĉi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pro via feliĉo! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio ĉi okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!“

„Jes, tion ĉi mi al vi rakontos“, diris la ombro, sin sidigante, „sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu ĉi urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!"

„Ne zorgu!“ diris la instruitulo, „mi al neniu diros, kiu vi propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo — unu vorto!“

„Unu vorto — unu ombro!“ diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli.