Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/39

Ĉi tiu paĝo estis validigita

mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de l’ poezio, en la antaŭĉambro“.

„Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj la dioj de l' malnova tempo? ĉu tie batalis la malnovaj faristoj? ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis iliajn sonĝojn?“

„Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poe­zio. Kian mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ĉi ne pensis, sed apenaŭ la suno sin levis aŭ mallevis, mi ĉian vi ankoraŭ certe memoras, fariĝis tiel mire granda; en la lumo de l' luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara, ol vi mem. Tian mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de l' poezio mi ĝin ekkonis — mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi povas ĝin konfesi, ĉar vi mian sekreton en nenia libro malkovros, — mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis laŭ la muroj, tio ĉi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi