Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/4

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ter,e, ĉar tian la lingv,o jam est,us tra,ir,int,a la juĝ,o,n de l’ tut,a mond,o, kaj ciu,j plej grav,aj mal,bonaĵ,o,j, kiu,j pov,us est,i trov,it,aj en ĝi, car en verk,o de unu hom,o, — est,us jam pli aŭ mal,pli for,ig,it,aj. Mi efektiv,e intenc,is silent,i en la daŭr,o de tut,a jar,o. Sed de l’tag,о, kian el,ir,is mi,a libr,et,o, mi komenc,is ricev,i mult,o,n da leter,o,j kun demand,o,j kaj kun pet,o,j rapid,ig,i l’afer,o,n. Respond,i je ĉiu leter,o apart,e est,as por mi ne ebl,e, kaj tial mi decid,is respond,i publik,e je ĉiu,j demand,o,j kaj propon,o,j, ĉar tiel unu respond,о pov,as serv,i por mult,a,j demand,ant,o,j. Ĉiuj respond,o,j far,os unu libr,o,n, kiu prezent,os daŭr,ig,o,n de l’unu,a libr,o, kiu,n mi el,don,is. Sed se mi vol,us la respond,o,j,n je ĉiuj demand,o,j el,don,i kun,e en unu libr,o, mi dev,us tro longe atend,ig,i mi,a,j,n korespond,ant,o,j,n, dum tiu libr,o est,os pret,a kaj el,don,it,a,—tiom pli, ke konstant,e al mi ven,as nov,aj demand,o,j; tial mi decid,is el,don,i la libr,o,n kun la respond,o,j—per apart,a,j kajer,o,j, kiu,j est,os el,las,at,aj en la daŭr,o de la tut,a jar,o 1888 period,e, kun inter,temp,o,j de cirkaŭ du monat,o,j de unu kajer,o ĝis la ven,ont,a. En tiu,j ci kajer,o,j ĉiu,j demand,oj est,os respond,it,a,j; je l’fin,о de l’ jar,о 1888 el,ir,os la last,a kajer,o, kaj la „Du,a libr,o de l’ lingv,o inter,naci,a" est,os fin,it,a.

Ankoraŭ unu afer,o dev,ig,as mi,n komenc,i la el,don,o,n de l’ kajer,o,j, pri kiu,j mi parol,is: malgraŭ l’intenc,o, kiu,n mi esprim,is en mi,a unu,a verk,o, komenc,i la eldon,o,n de libr,o,j ne pli fru,e ol est,os fin,it,a la juĝ,o de l’publik,o je l’ lingv,o propon,it,a de mi,—de ĉiuj flank,o,j ven,as postul,o,j, ke mi kiom ebl,e pli rapid,e el,don,u ia,n libr,o,n en la lingvo