Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/42

Ĉi tiu paĝo estis validigita

aŭ sur piedoj ili ĉian estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la dua, laŭ la staro de l’ suno. La ombro sin tenis ĉian sur la flanko sinjora, kaj la instruitulon tio ĉi malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: „Ĉar ni jam fariĝis kolegoj de vojo kaj al tio ĉi ni de l' infaneco estis ĉian kune, ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua."

„Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; „vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ĉi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron“.

Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro.

„Kia malaltiĝo! “ pensis la instruitulo, „ke mi devas lin estimi kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole ne vole li devis konsenti.

Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj ĉi unu tre bela reĝidino, de