Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/44

Ĉi tiu paĝo estis validigita

li estis ankoraŭ pli facila; tian dancanton ŝi ankoraŭ nenian havis. Ŝi rakontis al li, el kia lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis esti la plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kian ili post tio ĉi ree dancis kune, ŝi lin ekamegis, kion la ombro bone vidis. Ĉe la postiranta danco la konfeso de ŝia amo sin trovis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri ŝia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis ian regonta. „Saĝa homo li estas!" diris ŝi al si mem, „tio ĉi estas bona; kaj li dancas belege, ĝi ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni." Kaj ŝi komencis proponi al li de­mandojn pri la plej malfacilaj aferoj, je kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris miran vizaĝon.

„Tion ci vi ne povas respondi!“ diris la reĝidino.

„Tion ĉi mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!" diris la ombro; mi pensas, ke tion ĉi eĉ mia ombro tie ĉe l’ pordo povus respondi".

„Via ombro!“ ekkriis la reĝidino, „tio estus multege mirinda! “

„Mi ne diras certe, ke ĝi povos,“ diris la ombro, „sed tiel mi pensas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis, — mi tiel pensas! Sed permesu, Via reĝida moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin prenu por homo; ke por teni ĝin