Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/45

Ĉi tiu paĝo estis validigita

en bona humorо—kaj tiel ĝi devas esti, por doni bonajn respondojn — oni devas paroli kun ĝi tute kiel kun homo."

„Tia fiereco plaĉas al mi!“ diris la reĝidino.

Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri suno kaj luno, pri l’ internaĵo kaj eksteraĵo de l' homo, kaj li respondis saĝe kaj bone.

„Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!“ pensis la reĝidino, „ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo! — Mi ĝin faras!“

La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj in­ter si, sed tamen tion ĉi neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de l' reĝidino.

„Neniu, eĉ ne mia ombro!“ diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tiel diris.

Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kian ŝi estis en la domo.

„Aŭskultu, amiko!“ diris la ombro al la instruitulo, „nun mi fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran! Vi ĉian loĝos ĉe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio ĉi vi devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la balkono en la lumo de l’ suno kaj montros min al la popolo, vi devos kuŝi ĉe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ je l' vespero ni festos la edziĝon“.

„Ne, ĝi estas jam tro multe!“ diris la instruitulo, „tion ĉi mi ne volas, tion ĉi mi ne faros!