Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

inter,naci,a, ke la publik,o роv,u kon,iĝ,i tiu,n ĉi lingv,o,n ĉiu,flank,e, ĝi,n el,lern,i pli rapid,e kaj uz,i gi,n. La nombr,o de tiuj ĉi postal,o,j est,as tiel grand,a, ke mi ne pov,as jam aŭd,i ili,n silent,e. El,don,ant,e la „Du,a,n libr,o,n de l’ lingv,o inter,naci,a“, skrib,it,an jam en tiu ĉi lingv,o, mi don,os al la dezir,ant,o,j sufiĉ,e da material,о роr leg,i kaj la ebl,o,n tut,e bon,e el,lern,i la lingv,o,n; escept,int,e la tekst,o,n de l’ libr,o, kiu jam per si mem prezent,os material,o,n por leg,i, en la libr,o est,os ankaŭ pec,o,j sistem,a,j, por lern,i kaj ripet,i.

La tut,a libr,o hav,os 5 — 6 kajer,o,j,n, en kiu,j est,os trov,at,a,j respond,o,j je ĉiuj demand.oj, kiu,j tuŝ,as la lingv,o,n mem, ĝi,a,n konstru,o,n, ĝi,a,n estont,ec,o,n, kiel ĝi,n bon,e kaj fond,e el,lern,i, kiel plej rapid,e kaj plej cert,e vast,ig,i ĝi,a,n uz,o,n en la mond,o,—kaj ceter,e. Kian la last,a kajer,o de l’ libr,o est,os el,ir,int,a, tian por la leg,ant,o nenio jam est,os ne klar,a: la societ,o tian kon,os la tut,a,n anim,o,n de l’ lingv,o, ĝi tian hav,os plen,a,n vort,ar,o,n kaj pov,os tut,e liber,e uz,i la lingv,o,n por ĉia,j cel,o,j, kiel ĝi pov,as nun uz,i ĉia,n riĉ,a,n kaj pri,labor,it,a,n viv,ant,a,n lingv,o,n. La de,pend,o de la lingv,o de l’ vol,о аŭ de l’ talent,о de mi,a propr,a person,о aŭ de ia ali,a apart,a person,о aŭ person,ar,o—tut,e for,iĝ,os. La lingv,o tian est,os tut,e pret,a en ĉiu,j plej malgrand,a,j ĝi,a,j part,o,j. La person,o de l’ aŭtor.o tian tut,e for,ir,os de la scen,о kaj est,os forges,it,a. Ĉu mi post tio ankoraŭ viv,os, ĉu mi mort,os, ĉu mi konserv,os la fort,o,n de mi,a korp,o kaj anim,o, ĉu mi ĝi,n perd,os,—l’ afer,o tut,e ne depend,os de tio, kiel la sort,o de ia viv,ant,a