Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

10. Multajn frapojn havas la malpiulo, sed kiu fidas Dion, tiun ĉirkaŭas favoro.

11. Ĝoju pro Dio, kaj gaju, justuloj, kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!


PSALMO XXXIV.

1. De Davido, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.

2. Mi gloros Dion en ĉiu tempo, ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

3. Per Dio gloriĝas mia animo; la humiluloj aŭdu kaj ĝoju.

4. Gloru Dion kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon.

5. Mi serĉis Dion, kaj Li respondis al mi, kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

6. Kiuj rigardas al Li ricevas lumon, kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.

7. Jen tiu ĉi mizerulo vokis, kaj Dio aŭdis, kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

8. Anĝelo de Dio postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, kaj li ilin savas.

9. Provu kaj vidu, kiel bona estas Dio; feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.

10. Timu Dion, Liaj sanktuloj, ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.