Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/44

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La Predikanto


ĈAPRITO I.

Vortoj de la Predikanto, filo de Davido, reĝo en Jeruzalemo. Vantaĵo de vantaĵoj, diris, la Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove. Ĉiuj vortoj estas malfortaj, ne povas homo ĉion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado. Kio estis, tio estos, kaj kio estis farata, tio estos farata, kaj ekzistas nenio nova sub la suno. Ekzistas io, pri kio oni diras: „Vidu, tio ĉi estas nova“; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni. Ne restis memoro pri la antaŭuloj;