Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

5. Li ricevos benon de Dio kaj bonfarojn de la Plejalta, lia savanto.

6. Tio estas la gento de Liaj adorantoj, de la serĉantoj de Via vizaĝo, Dio de Jakobo.— Sela.

7. Levu, pordegoj, viajn kapojn, kaj leviĝu, pordoj de la mondo, por ke eniru la reĝo de gloro.

8. Kiu estas tiu reĝo de gloro? Dio la forta kaj potenca, Dio la potenculo de milito.

9. Levu, pordegoj viajn kapojn, kaj leviĝu, pordoj de la mondo, por ke eniru la reĝo de gloro.

10. Kiu estas tiu reĝo de gloro? Dio Cebaot, Li estas la reĝo de gloro. — Sela.


PSALMO XXVII.

1. De Davido. Dio estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? Dio estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

2. Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, — ili surpuŝiĝos kaj falos.

3. Se elpaŝos kontraŭ min armeo, mia koro ne ektimos; se leviĝos kontraŭ min milito, ankaŭ tiam mi havos fidon.

4. Nur unu aferon mi petas de Dio, nur tion mi deziras, ke mi restu en la domo de