Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/331

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos,—l'unue
De l' amanto diskrevu la koro."
La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris
En la frunton de . . . lia sinjoro.

L. ZAMENHOF.


La rozeto
(El Goethe.)

Knabo vidis — jen rozeto
Sur la kampo staras;
Bela, juna la floreto . . .
Vive kuras la knabeto,
Ĝojas, miras, flaras.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.

Knabo diris : "mi eltiros
Belulinon mian";
Floro diris : "vi foriros, —
Per pikiloj mi disŝiros
Tuj la manon vian".
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.

La sovaĝa knab' ridante
La rozeton prenis, —
La floreto batalante
Sin defendis pikadante,
Sed la sorto venis.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.

L. ZAMENHOF.