Paĝo:Zamenhof L. L. - Homaranismo, 1906.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estis validigita
HOMARANISMO[1]

La homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco.

La ideo de homaranismo naskiĝis de la antaŭe ekzistinta ideo de „hilelismo“, de kiu ĝi distingiĝas nur per tio, ke la hilelismo koncernis nur unu homan grupon, dum la homaranismo koncernas ĉiujn popolojn kaj religiojn.

La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

La homaranoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom-post-iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.

  1. De la vorto „Homarano“, kiu signifas „membro de la ĉiuhoma familio“.