Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/26

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo, ĉar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom. 31 Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaŭ vian unuenaskitecon. 32 Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon? 33 Kaj Jakob diris: Ĵuru al mi hodiaŭ; kaj tiu ĵuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob. 34 Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la unuenaskitecon.


26 ESTIS malsato en la lando, krom la antaŭa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, en Gerar. 2 Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, loĝu en la lando, pri kiu Mi diros al vi. 3 Vivu kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham. 4 Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo, kaj Mi donos al via idaro ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero; 5 pro tio, ke Abraham obeis Mian voĉon, kaj plenumadis Miajn aranĝojn, Miajn leĝojn, kaj Miajn instruojn. 6 Kaj Isaak ekloĝis en Gerar. 7 Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: Ŝi estas mia fratino; ĉar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, ĉar ŝi estis belaspekta. 8 Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. 9 Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi. 10 Kaj Abimeleĥ diris: Kion do vi faris al ni! preskaŭ jam kuŝiĝis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon. 11 Kaj Abimeleĥ faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tuŝos ĉi tiun viron aŭ lian edzinon, tiu mortos. 12 Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis. 13 Kaj tiu homo grandiĝis kaj ĉiam pli kaj pli grandiĝadis, ĝis li fariĝis tre granda. 14 Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filiŝtoj enviis lin. 15 Kaj ĉiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filiŝtoj ŝtopis kaj plenigis ilin per tero. 16 Tiam Abimeleĥ diris al Isaak: Foriru de ni, ĉar vi fariĝis multe pli forta ol ni. 17 Kaj Isaak foriris de tie kaj aranĝis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li ekloĝis. 18 Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filiŝtoj ŝtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro. 19 Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun freŝa akvo. 20 Kaj disputis la paŝtistoj de Gerar kun la paŝtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, ĉar oni disputis pri ĝi. 21 Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaŭ pri ĝi ili disputis; kaj oni donis al ĝi la nomon Sitna. 22 Kaj li foriĝis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri ĝi oni ne disputis. Kaj li donis al ĝi la nomon Reĥobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multiĝos sur la tero. 23 Kaj de tie li formigris al Beer-Ŝeba. 24 Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, ĉar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto. 25 Kaj li konstruis tie altaron kaj preĝis al la Eternulo. Kaj li aranĝis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton. 26 Kaj Abimeleĥ iris al li el Gerar, kaj ankaŭ lia amiko Aĥuzat kaj lia militestro Piĥol. 27 Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi. 28 Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu ĵuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi, 29 ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tuŝis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi