Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/433

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim. 30 Kaj ili sendis leterojn al ĉiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Aĥaŝveroŝ, kun vortoj de paco kaj de vero, 31 ke ili festadu tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo Mordeĥaj kaj la reĝino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj preĝadon. 32 Kaj laŭ la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.

1 La reĝo Aĥaŝveroŝ metis sub tributon la teron kaj la insulojn de la maro. 2 La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordeĥaj, kiun la reĝo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Medujo kaj Persujo. 3 Ĉar la Judo Mordeĥaj estis la dua post la reĝo Aĥaŝveroŝ, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.


IJOB


1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon. 2 Al li naskiĝis sep filoj kaj tri filinoj. 3 Lia brutaro konsistis el sep mil ŝafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento. 4 Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de ĉiu el ili, ĉiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por manĝi kaj trinki kun ili. 5 Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam. 6 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano. 7 Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. 8 Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon. 9 Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Ĉu vane Ijob timas Dion? 10 Vi ŝirmis ja ĉiuflanke lin kaj lian domon, kaj ĉion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastiĝis sur la tero. 11 Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. 12 Tiam la Eternulo diris al Satano: Jen ĉio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaŭ la Eternulo.
13 Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,
14 venis sendito al Ijob, kaj diris: Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis paŝtiĝantaj apud ili,
15 superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
16 Kiam ankoraŭ tiu parolis, venis alia, kaj diris: Fajro de Dio falis el la ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
17 Kiam tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: La Ĥaldeoj aranĝis tri taĉmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
18 Dum tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: Viaj filoj kaj viaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo