Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/530

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kanto de suprenirado. De David.

1 Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi:
Ni iru en la domon de la Eternulo. 2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj,
Ho Jerusalem, 3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo,
En kiu ĉio kuniĝis. 4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo,
Laŭ la moro de Izrael,
Por glori la nomon de la Eternulo. 5 Ĉar tie staris tronoj de juĝo,
Tronoj de la domo de David. 6 Deziru pacon al Jerusalem;
Bonan staton havu viaj amantoj. 7 Paco estu inter viaj muroj,
Bonstato en viaj palacoj. 8 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru:
Paco estu al vi. 9 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio,
Mi deziras al vi bonon.

Kanto de suprenirado.

1 Al Vi mi levas miajn okulojn,
Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! 2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de
iliaj sinjoroj,
Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,
Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,
Ĝis Li korfavoros nin. 3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin;
Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo. 4 Tute pleniĝis nia animo
De la insultado de arogantuloj,
De la malhonorado de fieruloj.

Kanto de suprenirado. De David.

1 Se la Eternulo ne estus kun ni,
Diru nun Izrael, 2 Se la Eternulo ne estus kun ni,
Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni: 3 Tiam ili englutus nin vivajn,
Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero; 4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; 5 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo. 6 Benata estu la Eternulo,
Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. 7 Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj;
La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis. 8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Kanto de suprenirado.

1 Kiuj fidas la Eternulon,
Tiuj estas kiel la monto Cion,
Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne. 2 Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem,
Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon,
De nun kaj eterne. 3 Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj;
Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. 4 Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj,
Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro; 5 Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj,
La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj.
Paco al Izrael!

Kanto de suprenirado.

1 Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion,
Tiam ni estis kiel sonĝantoj. 2 Tiam nia buŝo estis plena de gajeco,
Kaj nia lango plena de kantado;
Tiam oni diris inter la popoloj:
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj. 3 Ion grandan la Eternulo faris por ni:
Ni ĝojas. 4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn,
Kiel riveretojn en sudan landon. 5 Kiuj semas kun larmoj,
Tiuj rikoltos kun kanto. 6 Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo;
Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.