Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/544

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ke liaj vestoj ne brulu? 28 Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj,
Ne bruligante siajn piedojn? 29 Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo;
Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno. 30 Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto,
Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas; 31 Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble;
La tutan havon de sia domo li fordonas. 32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa;
Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon; 33 Batojn kaj malhonoron li ricevas,
Kaj lia honto ne elviŝiĝas; 34 Ĉar furiozas la ĵaluzo de la edzo;
Kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo. 35 Li rigardas nenian kompenson,
Kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci.

1 Mia filo! konservu miajn vortojn,
Kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn. 2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu;
Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj. 3 Ligu ilin al viaj fingroj;
Skribu ilin sur la tabelo de via koro. 4 Diru al la saĝo: Vi estas mia fratino;
Kaj la prudenton nomu mia parencino; 5 Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino,
Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj. 6 Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo,
Tra mia krado; 7 Kaj mi vidis inter la naivuloj,
Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan, 8 Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo,
Kaj iris la vojon al ŝia domo, 9 En krepusko, en vespero de tago,
Kiam fariĝis nokto kaj mallumo. 10 Kaj jen renkonte al li iras virino
En ornamo de publikulino, ruzema je la koro. 11 Bruema kaj vagema;
Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo. 12 Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj,
Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas. 13 Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin
Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li: 14 Mi devis alporti dankan oferdonon;
Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson. 15 Tial mi eliris al vi renkonte,
Por serĉi vian vizaĝon, kaj mi vin trovis. 16 Mi bele kovris mian liton
Per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. 17 Mi parfumis mian kuŝejon
Per mirho, aloo, kaj cinamo. 18 Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno,
Ni plezuriĝu per la amo. 19 Ĉar mia edzo ne estas hejme,
Li iris en malproksiman vojon; 20 La sakon kun mono li prenis kun si;
Li revenos hejmen je la plenluno. 21 Ŝi forlogis lin per sia multeparolado,
Per sia glata buŝo ŝi lin entiris. 22 Li tuj iras post ŝi,
Kiel bovo iras al la buĉo
Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno; 23 Ĝis sago fendas al li la hepaton;
Kiel birdo rapidas al la kaptilo,
Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon. 24 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min,
Atentu la vortojn de mia buŝo. 25 Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo,
Ne eraru sur ŝia irejo; 26 Ĉar multajn ŝi vundis kaj faligis,
Kaj multegaj estas ŝiaj mortigitoj. 27 Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol,
Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto.

1 Ĉu ne vokas la saĝo?
Kaj ĉu la prudento ne aŭdigas sian voĉon? 2 Ĝi staras sur la pinto de altaĵoj,
Apud la vojo, ĉe la vojkruciĝoj. 3 Apud la pordegoj, ĉe la eniro en la urbon,
Ĉe la eniro tra la pordoj, ĝi kantas: