Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/561

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ol sep veraj saĝuloj. 17 Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon,
Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj. 18 Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron,
Sagojn, kaj morton, 19 Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon,
Kaj diras: Mi ja ŝercas. 20 Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro;
Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco. 21 Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro,
Kaj homo malpacema por provoki malpacon. 22 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj,
Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. 23 Varmegaj lipoj kun malica koro
Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon. 24 Malamanto havas maskitajn parolojn,
Kaj en sia koro li preparas malicon. 25 Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li;
Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro. 26 Kiu trompe kaŝas malamon,
Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno. 27 Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin;
Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos. 28 Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis;
Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon.

1 Ne fanfaronu pri la morgaŭa tago;
Ĉar vi ne scias, kion naskos la tago. 2 Alia vin laŭdu, sed ne via buŝo;
Fremdulo, sed ne viaj lipoj. 3 Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo;
Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ. 4 Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego;
Sed kiu sin tenos kontraŭ envio? 5 Pli bona estas riproĉo nekaŝita,
Ol amo kaŝita. 6 Fidelkoraj estas la batoj de amanto;
Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto. 7 Sata animo malŝatas mieltavolon,
Sed por malsata animo ĉio maldolĉa estas dolĉa. 8 Kiel birdo, kiu forlasis sian neston,
Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon. 9 Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron,
Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo. 10 Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro,
Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero;
Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima. 11 Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron;
Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto. 12 Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas;
Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas. 13 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo;
Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon. 14 Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo,
Tiu estos opiniata malbenanto. 15 Defluilo en pluva tago
Kaj malpacema edzino estas egalaj. 16 Kiu ŝin retenas, tiu retenas venton
Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano. 17 Fero akriĝas per fero,
Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo. 18 Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn;
Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata. 19 Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo,
Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro. 20 Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas;
Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas. 21 Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro,
Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto.