Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/628

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo. 13 Mi plene ŝirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbranĉo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon. 14 Por kio ni sidas? kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; ĉar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolĉan pro tio, ke ni pekis antaŭ la Eternulo. 15 Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed jen estas teruro. 16 El la regiono de Dan oni aŭdas spiregadon de iliaj ĉevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj ĉevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formanĝos la teron, kaj tion, kio estas sur ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn. 17 Ĉar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorĉligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo. 18 8 Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras. 19 Jen mi aŭdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima: Ĉu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? ĉu ĝia Reĝo ne estas en ĝi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantaĵoj? 20 Pasis la rikolto, finiĝis la somero, sed ni ne ricevis helpon. 21 La malfeliĉo de mia popolo min afliktas, mi malĝojas, mi sentas teruron. 22 Ĉu ne ekzistas balzamo en Gilead? ĉu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resaniĝo al la filino de mia popolo?.

1 Ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo. 2 Ho, se mi havus en la dezerto rifuĝejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, ĉar ili ĉiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj. 3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo. 4 Gardu vin unu kontraŭ alia, kaj fidu neniun fraton; ĉar ĉiu frato insidas, kaj ĉiu proksimulo disportas kalumniojn. 5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili laciĝas de malbonagado. 6 Vi loĝas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo. 7 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi fandos kaj elprovos ilin; ĉar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo? 8 Ilia lango estas vundanta sago, ĝi parolas trompe; per sia buŝo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraŭ li. 9 Ĉu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?. 10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; ĉar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne aŭdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la ĉielo ĝis la brutoj ĉio diskuris, foriris. 11 Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu loĝanto. 12 Ĉu ekzistas homo saĝa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la buŝo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra ĝi?. 13 3 Kaj la Eternulo diris: Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne aŭskultis Mian voĉon kaj ne sekvis ĝin, 14 sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj: 15 tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi manĝigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan; 16 kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, ĝis Mi tute ekstermos ilin. 17 7 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Serĉu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu. 18 Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekverŝiĝu akvo. 19 Voĉo de funebra plorado estos aŭdata el Cion: Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! ĉar ni forlasis nian landon kaj estas elĵetitaj el niaj loĝejoj.