Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/675

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

10 La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn;
Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino de mia popolo. 11 La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la flamon de Sia indigno;
Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn fundamentojn. 12 Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la mondo,
Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de Jerusalem. 13 Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj de ĝiaj pastroj,
Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj. 14 Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj,
Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn vestojn. 15 Oni kriis al ili: For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu!
Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj: Ili ne plu loĝos tie. 16 La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas rigardi ilin;
Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis. 17 Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon;
Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi. 18 Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj.
Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia fino. 19 Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj;
Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraŭ ni. 20 La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn,
Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj. 21 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc;
Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos. 22 Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos;
Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.

1 Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni;
Rigardu kaj vidu nian malhonoron! 2 Nia heredaĵo transiris al fremduloj,
Niaj domoj al aligentuloj. 3 Ni fariĝis orfoj senpatraj,
Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj. 4 Nian akvon ni trinkas pro mono;
Nian lignon ni ricevas nur pro pago. 5 Oni pelas nin je nia kolo;
Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi. 6 Al Egiptujo ni etendis la manon,
Al Asirio, por satiĝi per pano. 7 Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas;
Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj. 8 Sklavoj regas super ni;
Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj. 9 Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon,
Pro la glavo en la dezerto. 10 Nia haŭto varmegiĝis kiel forno,
Por la kruela malsato. 11 La virinojn en Cion ili senhonorigis,
La virgulinojn en la urboj de Judujo. 12 La princoj estas pendigitaj je siaj manoj;
La maljunulojn oni ne respektis. 13 La junuloj devas porti muelŝtonojn;
La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj. 14 La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj,
La junuloj jam ne kantas. 15 Malaperis la gajeco de nia koro;
Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron. 16 Defalis la krono de nia kapo;
Ho ve al ni, ke ni pekis! 17 Pro tio senfortiĝis nia koro,
Pri tio senlumiĝis niaj okuloj: 18 Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta,
Ke vulpoj vagas sur ĝi.