Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/841

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

13 Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado. 14 Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon. 15 Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti porkojn. 16 Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu donis al li. 17 Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato! 18 Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; 19 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; 23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; 24 ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj. 25 Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. 26 Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. 27 Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. 28 Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. 29 Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; 30 sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon. 31 Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. 32 Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

1 Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon. 2 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi. 3 Tiam la administranto diris en si: Kion mi faru? ĉar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon. 4 Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico. 5 Kaj alvokinte al si ĉiun el la ŝuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua: Kiom vi ŝuldas al mia sinjoro? 6 Kaj li diris: Cent bat'ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidiĝu kaj skribu kvindek. 7 Tiam li diris al alia: Kaj kiom vi ŝuldas? Kaj li diris: Cent kor'ojn da tritiko. Li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek. 8 Kaj tiu sinjoro laŭdis la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo. 9 Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn. 10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaŭ maljusta en multo. 11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran riĉon? 12 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra? 13 Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! 14 Kaj la Fariseoj ankaŭ, kiuj estis monavidaj, aŭdis ĉion tion, kaj ili lin mokis. 15 Kaj li diris al ili: Vi estas tiuj, kiuj ŝajnigas sin justaj antaŭ homoj, sed Dio scias viajn