Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/875

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo. 14 Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj. 15 Kaj en tiuj tagoj Petro, stariĝinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, ĉirkaŭ cent dudek): 16 Fratoj, estis necese, ke plenumiĝu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antaŭparolis per la buŝo de David pri Judas, kiu fariĝis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon. 17 Ĉar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en ĉi tiu servado. 18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantaŭe, li diskrevis meze, kaj ĉiuj liaj internaĵoj elŝutiĝis. 19 Kaj tio fariĝis sciata al ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.) 20 Ĉar estas skribite en la Psalmaro:
Lia loĝejo dezertiĝu,
Kaj en ĝi ne ekzistu loĝanto; kaj:
Lian oficon ricevu alia. 21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni, 22 komencante de la bapto de Johano ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia releviĝo. 23 Kaj ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason. 24 Kaj preĝante, ili diris: Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi elektis, 25 por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko. 26 Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.

1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. 2 Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. 4 Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon. 5 Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. 6 Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj ― ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio. 12 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas? 13 Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto. 14 Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn. 15 Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago; 16 sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel: 17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio,
Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon;
Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn,
Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn; 18 Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo
Mi elverŝos Mian spiriton,
Kaj ili profetos. 19 Kaj Mi donos miraklojn en la ĉielo supre,
Kaj signojn sur la tero malsupre:
Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo; 20 La suno fariĝos malluma,
Kaj la luno fariĝos sanga,
Antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo; 21 Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos. 22 Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj,
kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias, 23 lin, laŭ la difinita