Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/913

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. 21 Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.

1 Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2 Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon. 3 Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon; 4 ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon. 5 Sekve estas necese submetiĝi, ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco. 6 Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem. 7 Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro. 8 Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. 9 Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 10 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo. 11 Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. 12 La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. 13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo. 14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

1 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj. 2 Unu homo kredas, ke li povas ĉion manĝi; sed alia, estante malforta, manĝas legomojn. 3 Kiu manĝas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne manĝas; kaj kiu ne manĝas, tiu ne juĝu tiun, kiu manĝas; ĉar Dio lin akceptis. 4 Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? antaŭ sia propra sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi. 5 Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso. 6 Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; kaj la manĝanto manĝas al la Sinjoro, ĉar li dankas Dion; kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion. 7 Ĉar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem. 8 Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas. 9 Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. 10 Sed vi, kial vi juĝas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? ĉar ni ĉiuj staros antaŭ la tribunala seĝo de Dio. 11 Ĉar estas skribite:
Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo,
Kaj ĉiu lango gloros Dion. 12 Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem. 13 Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon. 14 Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estas malpura. 15 Ĉar se pro manĝaĵo via frato ĉagreniĝas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via manĝaĵo tiun, por kiu Kristo mortis. 16 Via bono do ne estu kalumniita; 17 ĉar la regno de Dio estas ne manĝado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito. 18 Ĉar tiu, kiu en tio servas Kriston, plaĉas al Dio, kaj estas aprobata de homoj. 19 Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo. 20 Ne detruu pro manĝaĵo la faron de Dio. Ĉio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu manĝas kun ofendo. 21 Estas bone ne manĝi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendiĝas. 22 Tiun fidon,